Új zászló a gyűjteményben: Kolumbia & Esperantio

A Hattrick országai: Kolumbia és Esperantio
Landoj de Hattrick: Kolombio kaj Esperantio



Ni tutkore salutas la teamon Asociación Farallones de Cali Fútbol Club! – anoncis C_Brown manaĝero hodiau matene, kiam la vizitantoj alvenis al la urbo Eger el Kolombio. Post abunda kaj malvarmeta matenmanĝo la estraro del’ Egri Csillagok FC invitis la Farallones por rigardi la urbon per senkovrita aŭtobuso.

Intertempe la ĵurnalistoj demandadis la manaĝerojn:
Demando al s-ro Homlupo, manaĝero de Farallones: Kiel interkonatiĝis kaj renkontiĝis viaj teamoj?
Homlupo: Tio estis surreta konatiĝo. Oni diras, ke interreto disigas la homojn, jene mi kontraŭdiras: la reto jese interkonatiĝas ilin. Ie ni parolas komunan lingvon, do estis kompreneble, ke ni matĉos unu kun la alia. Espereble ni havos bonegan matĉon ĉi tie, en tiu grandioza kaj moderna areno!

Demando al C_Brown, manaĝero de Egri Csillagok FC: Eble estos iu revanĉa matĉo en la proksima futuro?
C_Brown: Jes, nepre! Morgaŭ matĉos niaj adoltaj teamoj ĉi tie, en la Areno Gárdonyi, sekvontsemajne en lundo, posttagmeze je la 15:05 nia junulara teamo Egri Szikra (Eger Sparko) matĉos kontraŭ Tremarctos United, la junulara teamo de Farallones. Tiu estos la revanĉo. La ĉefaj teamoj eble renkontiĝos baldaŭ denove.

Demando al ambaŭ manaĝeroj: Kion vi atendas en la matĉoj?
Homlupo: Mi atendas bonegan kaj taktikan ludon. Eble la rezulto ne gravas, sed kompreneble ni volus venki ankaŭ hodiaŭ kaj ankaŭ lunde. Venku la pli bona!
C_Brown: Ni intencas venki en ambaŭ matĉoj, kiel bonaj gastigantoj. Poste ni kune havos viziton en la Valo del’ Belulino, por ripozi la lukton.

Jen la raportoj de la matĉoj:
Egri Csillagok FC – Asociación Farallones de Calí Fútbol Club
Egri Szikra – Tremarctos United (Ursos)

La retejo de Farallones troveblas ĉi tie.


http://www.hattrick.org/Signup/Invite.aspx?ref=T3TC3C


Ĉu vi volas havi Hattrick-teamon? Se vi ankoraŭ ne havas tiun, vi povas registri ĉi tie!

http://www.hattrick.org/Signup/Invite.aspx?ref=T3TC3C


Megjegyzések